Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

30 outubro 2005

Okaze de ina kiso


Gekaraj,
Ĉio eblas...
 

OKAZE DE INA KISO
 
(al ĉiu ino sur la planedo
nur post permeso flanke de CEZ...
He, he, he! )
 
Ĉu vi vere konas min?
Ĉu vi konas mian koron,
mian menson (ĝis la fin' !),
mian famon kaj saporon?
 
Se vi ne konas, silenton!
Ne versumu kontraŭ mi,
ne ofendu mian senton,
restu for de tie-ĉi.
 
Poemas mi ĉiutage,
poemas kaj portugale
kaj Esperante... Senpage,
mi verkas originale.
 
Zorgas mi pri la skeleto,
ne doloras mia nuko...
Estas mi simpla poeto,
ne amanto de traduko.
 
Preĝas mi en Esperanto
kaj mi kantas sub la duŝo
- des pli valoras l´ amanto,
se min kisas ina buŝo!
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br

POEMO RESPONDE AL ADONIS SALIBA

POEMO RESPONDE
AL ADONIS  SALIBA
 
Jen ADONIS  ne estas pretérito (*)
samkiel ne JASON, akuzativo…
Mi, Fis´ojn-ano, estas ne bonito  (**)
(mi mars´as sur la tero dum la vivo!):
 
La laboron mi amas de ADONIS;
la valoron mi amas de c´i listo, (***)
traduklaboron li al mi proponis,
sed timas mi “farigi tradukisto”...
 
Poeto, poetac´o, vagabondo...
mi nur scias imiti versfaristojn!
mi almozas trankvilon “for de l´ mondo” (****)
kaj ne ofte eniras en la listojn.
 
Akceptas mi proponon pri la BLOGO:
BELega la ideo de Saliba.
Pri tio komencig´os dialogo (*****)
kaj mi gratulas pro l´ “afero triba”.
 
Temas pri “gepoeta tribo” (blogoj),
gratulinda laboro de la Ligo.
Vi, Adonis, la reg´ c´e l´ astrologoj,
valoras pro labora modernigo!
 
Mi ne kapalbas esti tradukisto.
Pensu: sendube estas mi poeto!
Dankegas mi por tuta la insisto.
Pri blogo: JES! Jen mia pardonpeto...
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
Rio, 16/Oktobro/2005

Klarigoj:
(*) Adonis Saliba, avo de LAURO ARTURO, estas ne preterito, ne IS, tamen AS kaj OS!
(**) Vortludo: BONITO (subst.) estas nomo de fis´o kaj portugale k en E-o
(***) Kompreneble temas pri VEKI.
(****) kaj “ Amikino en la rondo
           Kantas kanton pri l ` espero” (ZAMENHOF)
(******) Kiel devas mi komenci tiun blogon? Mi proponas, ke g´i komencig´u
per la poemo “ NASKIG´IS LAÛRO ARTURO ”. Mi ne memoras pri la naskig´dato lia.
Bv. informi pluskribi pri “via Leono ”.
Aparte mi sendos de la poemo la reviziitan tekston,
c´ar mi j´us konstatis, ke mankis verson rime al la vorto POSTULOS. Tiel mi s´ang´is la tutan verson kaj aldonis plian, kun la intenco solvi la aferon. Espereble tio plac´os al vi.
Do, ONI NE DIRU, KE MI NE SKRIBIS KAJ RIPETIS.
j´orj´i 

Klarigoj pri mi

Gekaraj miaj,
Jen 

 
KLARIGOJ  PRI MI

 
JES! J´orj´i, sana mielo,
NEimitebla modelo.
 
Klarigas mi pri l´ afero,
c´ar  ne agrablas mistero:
 
En tropika mia lando
diras ia propagando:
 
“ Neg´ulo Abomeninda,
poeto verdire... linda!”
 
Tamen ne adoras min
la malbenita virin´:
 
sen beleco kaj sen c´armo
s´i suferas de malvarmo,
 
s´i fraûlinas en l´ infero,
tute sola sur la Tero.
 
S´ia menso malbenita
estas kontraû Afrodita...
 
Verkis min di´ Apolono,
kun titolo:  C´ampiono!
 
Ne kulpas mi esti bela,
inteligenta kaj hela.
 
Mastras mi la idiomon
kaj ne bezonas diplomon.
 
Diplomita advokato,
mi s´ajnas aristokrato,
 
tamen la blinda popolo
ne vidas min, la idolo.
 
Mi preferas daûri bardo
kaj (se besto), leopoardo.
 
Eventuale mi hundas,
se la ofendo profundas.
 
Mi bojas antaû fripono
kaj lin mordas pro malbono.
 
Okazas, ke mi mielas
sincere se ino belas.
 
Tiukaze mi virkatas,
mi ronronas... Inoj s´atas!
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
j´orj´i astroneves@infolink.com.br

Pardonpeton

Gekaraj miaj,
Bonvole akceptu mian


PARDONPETON
 
Ho, C´ielo kaj Maro, aûskultu tian voc´on!
kaj (mi petas) ne faru al mi fortan riproc´on
okaze ke mi krias al ventoj, ke mi amas
la inon adoratan... kaj versojn mi deklamas
pri s´i!
Ho, vi,
ho, C´ielo kaj Maro, pardonu la poeton,
kiu troigas sian inspiron kaj impeton,
la viglan manieron, la rimojn kaj fervoron...
Pardonu pro l´ amoro! Pardonu mian koron!
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
j´orj´i astroneves@infolink.com.br
(kiel preferas imitinda Renato: sen X, sen H,
c´efe kun malgranda komenca litero,
sendube pro mensa naneco de la poeto)

Okaze de PAPILIO

Gekaraj miaj,

El la Blogo de Karesema, kun s´ia permeso

P A P I L I O
al Karesema kun Amikeco (*)

Papilio flugas papilie
kaj la flugiloj de papilio
papilias papilie c' armaj
de floro al floro
sen interveno de la homa instruo
same kiel nia koro
povas esti koro flora
kaj
sen interveno de malbona influo
daûri koro kora
kiel volas Dio !

29/Septembro/2005
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br

Klarigo: La supran originalon mi sendis al Blogo de Lúcia
pro s´ia komprenemo koncerne mian foreston dum la Kongreso en Porto Alegre.
j´orj´i poeta@infolink.com.br

Pri simbolo de l ric´eco

Gekaraj miaj,
Post longa c´eesto en kampadejo, jen mi revenas kun novaj poemoj
Espereble ili tute ne g´enas vin


KORNO DE RIC´ECO

La korno de ric´eco ekzistas! C´u vi kredas?
Sendube abundeco naskig´as en la menso,
en nia pozitiva kapablo de la penso:
jen tia forto kosma, denaske ni posedas.
 
Ne korno de diablo, simbolo de malbono;
ne konro de vircervo, de taûro, rinocero.
Kiam oni abunde plukredas je prospero,
abundas ja felic´o, la fruktoj kaj la mono.
 
La esperantistaro bezonas kredi tion.
Iru for malric´eco! Ni pensu pozitive:
- la kornon de ric´eco imagu efektive
- ni bezonas prosperi, praktiki harmonion

Al vi c´iuj deziras prosperon
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
 PS: Bibliografio por verkado de la poemo:
"Dictionnaire de Symboles" (Vortaro de Simboloj)
Éd. Robert Laffont S.A. kaj Éd. Jupiter

La kroniko, la fakto kaj la historio

Jen verse kaj resume, 
la promesita historio pri kroniko de Rubem Braga,
fama brazila kronisto.
Monato de la kroniko Majo/1958

 
SIZENANDO, LA VIVO TRISTAS!

 "Sizenando, la vivo estas trista"
en kroniko skribis Rubem Braga
pri matena program´ esperantista.
Komentariojn verkis li senpaga! (1)

Jorge das Neves, tiam profesoro
c´e LBV. Instruo perradia (2)
je tiu tempo estis vortmotoro
kaj la Movado plene harmonia.
 
De lundo g´is vendredo, je la sesa,
dej´oradis atenta aûdantaro
pro la programo vigla kaj progresa, (3)
entuziasmo forta, sen komparo

Tamen Zarur´ "bezonis pli da mono", (4)
kaj (pro insisto) venkis lin la... brando
“Cachaça Praianinha” ! Mikrofono (5)
ne plu al Esperanto, Sizenando!
 
“ Sizenando, la vivo estas trista”...
tamen D-ro Braz kaj Ismael´
Gomes Braga, duopo tre persista, (6)
c´e KKE preg´adis al c´iel´.               .
 
En plej grava radio la programo (7)
rekomencig´is kun la tuta forto.
Tion-c´i  rakontas mi kun amo
al Braz kaj Ismael en c´i raporto.

Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta @infolink.com.br

Klarigoj:
!) Kompreneble pagis ne la Movado, sed la gazeto mem
(2)Legio de Bona Volo) Radio Mundial` /
Programo "Vamos aprender Esperanto? (c´u ni lernu E-on?)
(3)  g´i venkis la statistikon inkluzive pri korespondaj´oj al radiostacio
(4) Alziro Zarur´, fama radiisto, fondinto de LBV
(5) Legu "kas´asa prajaninja" t.e. "brando prajaninja"
(6) Prof. Ismael Gomes Braga k D-ro Braz Cosenza, verdire
 triopo, konsiderante la gravecon de S-ino Cedilha,
edzino de D-ro Braz en la tuta Kooperativa agado
(7) Radio Jornal do Brasil, tie "Esperanto em sua casa" t.e. "Esperanto viahejme",
por eviti eventualan problemon kun LBV.
j' orj'i
astroneves@infolink.com.br
 
Pri la kroniko de Rubem Braga legu cxe:

24 outubro 2005

NUR TIO


NUR TIO

" Voilà un enfant !" * Jen mi infano,
naiva plenkreskulo kaj poeto...
En s´ranko, kelkaj libroj, volano,
pilko, rakedo kaj feino-statueto...

Blindludas mi kun nimfoj kaj feinoj
c´e laguno, en bosko aû g´ardeno;
mi amindumas ludilojn en vitrinoj,
imagas, ke mi ludas en l` Edeno.

Portas ne mi petardon aû pafilon,
nek legas mi pri krimoj kaj milito,
: mi prefere enspiras klorofilon
kaj forkuras de fajro kaj bandito.

" Voilà un enfant de la patrie! " **
Oni mokas, kaj mi hontas pro tio.
La bubac´oj ridas antaû mi,
c´ar mi estas poeto... plu nenio!

Rimarko:
* France> elparolo: "vuala´ ananfan`" = E-o: Jen infano
** France> elparolo: "vuala´ ananfan` de la patri´ = E-o: Jen infano de la patrolando
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
aû j'orj'i (kiel prefere tajpas Renato)


Bonvenon

Bonvenon!