Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

30 outubro 2005

Pri simbolo de l ric´eco

Gekaraj miaj,
Post longa c´eesto en kampadejo, jen mi revenas kun novaj poemoj
Espereble ili tute ne g´enas vin


KORNO DE RIC´ECO

La korno de ric´eco ekzistas! C´u vi kredas?
Sendube abundeco naskig´as en la menso,
en nia pozitiva kapablo de la penso:
jen tia forto kosma, denaske ni posedas.
 
Ne korno de diablo, simbolo de malbono;
ne konro de vircervo, de taûro, rinocero.
Kiam oni abunde plukredas je prospero,
abundas ja felic´o, la fruktoj kaj la mono.
 
La esperantistaro bezonas kredi tion.
Iru for malric´eco! Ni pensu pozitive:
- la kornon de ric´eco imagu efektive
- ni bezonas prosperi, praktiki harmonion

Al vi c´iuj deziras prosperon
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
 PS: Bibliografio por verkado de la poemo:
"Dictionnaire de Symboles" (Vortaro de Simboloj)
Éd. Robert Laffont S.A. kaj Éd. Jupiter

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial