NUR TIO

NUR TIO
" Voilà un enfant !" * Jen mi infano,
naiva plenkreskulo kaj poeto...
En s´ranko, kelkaj libroj, volano,
pilko, rakedo kaj feino-statueto...
Blindludas mi kun nimfoj kaj feinoj
c´e laguno, en bosko aû g´ardeno;
mi amindumas ludilojn en vitrinoj,
imagas, ke mi ludas en l` Edeno.
Portas ne mi petardon aû pafilon,
nek legas mi pri krimoj kaj milito,
: mi prefere enspiras klorofilon
kaj forkuras de fajro kaj bandito.
" Voilà un enfant de la patrie! " **
Oni mokas, kaj mi hontas pro tio.
La bubac´oj ridas antaû mi,
c´ar mi estas poeto... plu nenio!
Rimarko:
* France> elparolo: "vuala´ ananfan`" = E-o: Jen infano
** France> elparolo: "vuala´ ananfan` de la patri´ = E-o: Jen infano de la patrolando
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
aû j'orj'i (kiel prefere tajpas Renato)
0 Comentários:
Postar um comentário
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial