Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

02 Junho 2009

KIE SYLLA CHAVES ?


SYLLA CHAVES

DEĴORAS EN OLIMPO
Poetoj ne forpasas. Poezio ne putras,

kiel putras ja kompoto...

Daŭras SYLLA en la Akademio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto.

Samideano klera, patrioto

kara majstro pri vorto, gramatiko

la lasta opinio pri radiko

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Ne manku tie-ĉi sincera noto:

"vortaristo en plena evoluo

en la Movado restas li guruo"

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Admiralo de nia Verda Floto

pro merito kaj laŭ reputacio

en la praktiko kaj en teorio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Li venkas, ne necesas la baloto,

en la listo li estas mem la kapo,

ne sacerdoto, tamen nia papo

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Poetoj ne forpasas! Poezio

ne putras, kiel putras ja kompoto...

Daŭras SYLLA en la Akademio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto


JO®GE DAS NEVES

poeta@infolink.com.br
http://jorgedasneves.com
SYLLA CHAVES
ek de la 31/maio/2009
deĵoras
en OLIMPO.

02 Outubro 2008

Bonan vesperon


Bonan vesperon al Vi

Bonan

23 Setembro 2008


Akrostiko al La LAMPIRO
Oficiala Organo de EASP

Esperanto-Asocio de San-Paûlo

Lasu, ke mi parolu kun sincero

Al tuta legantaro sur la Tero:


La LAMPIRO per sia tradicio

Ampleksas la beletron, al senfino

Montrante la kulturon en Brazilo,

Propagande, samkiel florvitrino

Internacia!... Ĝi mem la defilo,

Repertuaro de la Poezio:

Ondas en La LAMPIRO tradicio!


Jo®ge das Neves
poeta@infolink.com.br
http://jorgedasneves.com
La akrostiko estas publikigita
en orkuta dulingva komunumo
'ACRÓSTICO plus AKROSTIKO'
http://www.orkut.com/Community.aspx?cmm=27178314

[mudklaku supre por eniri en la orkutan komunumon]

12 Setembro 2008

Na FLOR DO LÁCIO do AMOR














BUSTO de Dr.ZAMENHOF
(na Praça da República em São Paulo)
e
ÁS DE AMOR
(ícone do poeta em sua página no orkut)

Por decepções e habituais intrigas,
afastam-se pessoas bem antigas...
Pouco importa que me desprezem, sabe? (*)
Versos farei e espero o ranço acabe,
que o ÁS DE AMOR jamais será rasgado,
como (num pesadelo !) foi sonhado...
Quero meu ÁS bonito e vencedor,
perfeito emblema de elegante Amor,
quero que a vida seja cor-de-rosa,
que eu seja amado sempre em verso e prosa
em nossa bela Língua Portuguesa.
Amado, eu?!.. no Esperanto?... Com certeza,
se esperantista fosse um ser normal,
que praticasse o Amor Universal,
em vez de criticar e... fofocar!
O próprio Zamenhof ao discursar
no primeiro congresso de Esperanto, (**)
não pôde completar seu belo canto,(***)
embora merecesse toda a Glória.
Quantos desgostos teve!... Leia a história!
De vez em quando seu busto é visitado,
mas, sendo bronze, o Mestre está calado...
Não busco ser o errado ou ser o certo,
apenas vacinei-me e estou ... esperto,
pois decepções e habituais intrigas
afastam as pessoas bem antigas
...
(*) Abro exceção para EASP
(Esperanto-Asocio de San-Paulo)
sempre gentil para comigo, inclusive
não só publicando em LA LAMPIRO
poemas meus, como os ilustrando por iniciativa própria.
(**) Na França (em Boulogne-sur-Mer) em 1905
(***) Zamenhof era também poeta.
Exigiram-lhe não declamasse a estrofe de um poema,
apesar do elevado ecumenismo dos versos.

Jo®ge das Neves
que na Primavera de 2008
passará a registrar sua história
e produção literária bilíngüe
apenas no site em construção
http://jorgedasneves.com

18 Junho 2008

VOLUPTA VALSO (Valsa do Amor Ardente)

* musklaku por larĝigi la foton *


SONETO DE VOLUPTA VALSO

Volupte valsas ino! Vulkano venkas, voras

la belan korpon plenan de amo kaj deziroj.
Dum nokto geamantoj fervore plu amoras,
kaj venas mateniĝo kun novaj eliksiroj.
Nenio pli valoras. Ŝi amas, plue floras
kaj lito bele ronda ĝardenas kun zefiroj...
Pro karesoj de amo la fontoj reflektoras
la kromoterapion de tiaj amdeliroj.

Okazas ne silento. La valso akompanas
la tutan emocion. La amo melodias.
Verdire la etoson la koro ne profanas.

Voluptas belulino. Ŝi amas kaj ne falsas.
Arabeskas la brakoj. L’amanton Ŝi premias,
vulkane venkas, voras... Volupto vere valsas!

Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
http://jorgedasneves.com

15 Junho 2008

Konciza poemo al TEREZA DZIURZA

§ klaku sur la foto §

TEREZA DZIURZA

Konciza Omaĝo



La trankvila beleco de Tereza
estas oazo en ĉi mond` freneza...


Pli bela ol plej longa poemaro
estas la fotaro en la orkuta albumo
de tiu esperantistino.
Tie ŜI kapablas elmontri tion:
kia bela estas la INOJ

kaj la naturo en BRAZILO.


RIO DE JANEIRO
Urbo Mirinda
La 15an/JUNIO/2008


Jo®ge das Neves
Ge®go dasNeves
konstruata

21 Abril 2008

BUSDOMO, mia antikva hejmo motora



C I G N O B L A N K A

Veturas nia hejmo motora, buso-domo
dizela... Cigno Blanka! Ĝi iras kaj revenas
kaĵ brilas kun fiero la bela idiomo,
la lingvo Esperanto, dum kiam ni promenas.

Promenas mi kaj ŝi, mia muzo Marilena.
Ni amas la naturon kun ama klorofilo
ĉe maro, sur montaro, sen vesto brilsolena,
en nia bela lando tropika... Jen Brazilo!

Poemoj ĉi muzikas kun rimoj, kun metriko;
la ritmo elokventas, la lingvo Zamenhofas,
kaj dank´ al la miraklo de la Informadiko
al tuta Verda Mondo la versoj plue strofas.

La Cigno tute blanka, simbolo de libero,
Olimpo veturanta, alkovo kaj mondeto,
dum vintro kaj aûtuno, printempo kaj somero
ĝi estas la edeno de muzo kaj poeto!

Jorge das Neves *
Geogo das Neves
poeta@infolink.com.br
Rio de Janeiro
BRAZILO

Antikva Cigno Blanka, kiam
mi k Marilena ĉeestis inaûguron
de kampade jo en São José do Rio Preto (SP)
ĉirkaû 850 kilometroj for de Rio de Janeiro.

Nuntempe, plej nova busdomo
estas nomata BUMERANGO.

20 Abril 2008

PRO MANKO DE KOMPRENO


ŜI VENU KUN SINCERO

Ne saman dialekton parolas mi kaj ŝi
kaj tial ni kverelas... Finiĝo sen konkludo!
Mi vivas en Brazilo, kaj ŝi en Holivudo,
ŝi amas iri tien, mi restas tie-ĉi!

Mi amas poezion, sed ŝi ĝin ne komprenas,
mensogas ŝi pri mi eĉ sen bazo, pro problemo,
dirante, ke poeto eûnukas en haremo,
aû diras, ke poeto amoron abomenas...

Ho, karaj geamikoj, la veron ŝi ne diras,
ne diras, ke mi amas profunde, kun pasio,
ke ŝi, pro ajna kaûzo aû forta emocio,
ripetas sensencaĵojn kaj daûre ŝi deliras.

Mi estas serioza, kvazaûa diamanto,
adoras mi la muzon en alta dimensio.
Ŝi venu kun sincero, kun nova melodio,
ne uzu dialekton... ekzistas Esperanto!

Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves

poeta@infolink.com.br
Je 20-a de Aprilo 2008
Rio de Janeiro

BRAZILO

19 Fevereiro 2008

INFORMO PRI LA BLOGO


GEKARAJ MIAJ,

Bonvolu esti paciencaj.
La venontan monaton,
mi laboros denove
kaj tute certe aperos
novaj poemoj de mi verkitaj
kaj ilustraj, kiel VI MERITAS.

http://jorgedasneves.com
http://poosiasdeamordojorge.blospot.com

Liga Brasileira de Esperanto
BRAZILA ESPERANTO-LIGO
www.esperanto.org.br/
(37 bildoj/fotos Jorge*Marilena
em GRAMADO-Rio Grade do S

Cooperativa Cultural dos Esperantistas
KULTURA KOOPERATIVO DE ESPERANTISTOJ
Literaturo POEZIO ORIGNALA
je la nomo JORGE DAS NEVES
aû GEORGO DAS NEVES

SANON, HARMONION kaj PROSPERON

Rio, Februaro/2008
al vi deziras

19 Setembro 2007

Al LÚCIA MAEDER


19/septembro

Muzo
datrevenas


KARESEMA, Muzo kara,

VERDA PERLO, perlo rara,

jen Vin kisas per la reto,

Vin gratulas pro la dato,

ne versisto-laŭreato,

tamen simple... ĉi poeto

Jorge das Neves

Poemaro nur pri la temo " AMOR "

Kaj en Esperanto kaj en Portugala Lingvo
Konstruata
pri
Brazilo * Esperantio * Astrologia * Camping
http://jorgedasneves.com