Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

23 agosto 2007

Amas mi la verdecon de Naturo


Ne horloĝo, ne kalendaro...

Tre malofte mi hejmas. Muz-edzino
akompanas min daŭre kaj ameme.
Estas ne ŝi pupeto en vitrino,
sed ŝi aperas fote kaj poeme.

Preferas ŝi promeni pli kaj pli
per nia Bumerango, malgrŭ tio,
ke ni amas la hejmon tie-ĉi
en la Urbo Mirinda, nia Rio.

Esperantio estas por ni truo
malgranda, plena de dazipoj. Fi!
Kiom da diskutado, da malĝuo.
Ni amas pli da ĝojo, multe pli.

Amas ni la verdecon de Naturo,
la liberan parolon sen vortaro,
la ĉeeston de birdoj sen cenzuro,
maleston de horloĝo, kalendaro…

Jorge das Neves
poeta@infolink.com.br

Poemoj pri amo

(portugallingve)
http://www.poesiasdeamordojorge.blogspot.com/

Konstruata (Esperantio, Brazilo, Astrologio, Kampadismo
http://jorgedasneves.com

10 agosto 2007

Luno Simbola inaŭguras fazon NUR ORIGINALO



Luno simbola
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.

Dependas de la Luno la ritmo de la vivo,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo...

Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro.

La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo.
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo...

La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.

Jorge das Neves

poeta@infolink.com.br

En portugala lingvo
specifa blogo
pri
Brazilo
Esperantio
Astrologio
Karuselo
eternas en konstruo
http://jorgedasneves.com/
Atendante vian
(re)viziton

05 agosto 2007

Al FERNANDO MARINHO, kara MARULO










La 5-an Aŭgusto


Hodiaŭ datrevenas la Giganto
MARULO,
La Leono, La Amiko,
La Batalanto, eksBEL-prezidanto,
Esperantisto, homo sen kompliko.

Ni kantu

En la plej bela tago
ni gratulas al vi
dezirante prosperon
kun la beno de Di´


Jorge das Neves
poeta@infolink.com.br