KIE SYLLA CHAVES ?

SYLLA CHAVES
DEĴORAS EN OLIMPO
Poetoj ne forpasas. Poezio ne putras,
kiel putras ja kompoto...
Daŭras SYLLA en la Akademio
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto.
Samideano klera, patrioto
kara majstro pri vorto, gramatiko
la lasta opinio pri radiko
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto
Ne manku tie-ĉi sincera noto:
"vortaristo en plena evoluo
en la Movado restas li guruo"
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto
Admiralo de nia Verda Floto
pro merito kaj laŭ reputacio
en la praktiko kaj en teorio
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto
Li venkas, ne necesas la baloto,
en la listo li estas mem la kapo,
ne sacerdoto, tamen nia papo
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto
Poetoj ne forpasas! Poezio
ne putras, kiel putras ja kompoto...
Daŭras SYLLA en la Akademio
: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto
JO®GE DAS NEVES
poeta@infolink.com.br
http://jorgedasneves.com
SYLLA CHAVES
ek de la 31/maio/2009
deĵoras en OLIMPO.
4 Comentários:
Às 11:29 AM ,
Fernando J G Marinho disse...
Belega omaĝo al Sylla Chaves,kara amiko Georgo!
Tre amike,
Fernando J G Marinho
Às 10:57 AM ,
Poemas de Amor e Graça disse...
Koran dankon
al
miakore
Eterna Prezidanto de
BRAZILA ESPERANTO-LIGO.
Verdire estas Vi
la sola, kiu aldonis komentarion
al la blog.
Tio pruvas, ke
AMIKECO ankoraû ekzistas
en nia Movado.
Às 11:12 PM ,
Karesema disse...
Mia kara Poeto! Kiom da saŭdado! Kiomlonge, mia kara! Hodiaŭ mi multe pensis pri Vi.Mi legis poemon vian nome..." Poemo al Karesema". Mi trovis ĝin sur la blogo de iu amiko. Kiom da emocio!Vi, amiko ankoraŭ restas en mia memoro kaj koro.
Ha! Belega kaj kortuŝa omaĝo al nia karmemora Sylla Chaves.Dankon.
Às 11:37 PM ,
Anônimo disse...
Belegaj versoj, kara Jorge. Li ja estas modela.
Amike,
Welington.
Postar um comentário
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial