Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

21 abril 2008

BUSDOMO, mia antikva hejmo motora



C I G N O B L A N K A

Veturas nia hejmo motora, buso-domo
dizela... Cigno Blanka! Ĝi iras kaj revenas
kaĵ brilas kun fiero la bela idiomo,
la lingvo Esperanto, dum kiam ni promenas.

Promenas mi kaj ŝi, mia muzo Marilena.
Ni amas la naturon kun ama klorofilo
ĉe maro, sur montaro, sen vesto brilsolena,
en nia bela lando tropika... Jen Brazilo!

Poemoj ĉi muzikas kun rimoj, kun metriko;
la ritmo elokventas, la lingvo Zamenhofas,
kaj dank´ al la miraklo de la Informadiko
al tuta Verda Mondo la versoj plue strofas.

La Cigno tute blanka, simbolo de libero,
Olimpo veturanta, alkovo kaj mondeto,
dum vintro kaj aûtuno, printempo kaj somero
ĝi estas la edeno de muzo kaj poeto!

Jorge das Neves *
Geogo das Neves
poeta@infolink.com.br
Rio de Janeiro
BRAZILO

Antikva Cigno Blanka, kiam
mi k Marilena ĉeestis inaûguron
de kampade jo en São José do Rio Preto (SP)
ĉirkaû 850 kilometroj for de Rio de Janeiro.

Nuntempe, plej nova busdomo
estas nomata BUMERANGO.

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial