Luno Simbola inaŭguras fazon NUR ORIGINALO

Luno simbola
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.
Dependas de la Luno la ritmo de la vivo,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo...
Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro.
La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo.
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo...
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.
Jorge das Neves
poeta@infolink.com.br
En portugala lingvo
specifa blogo
pri
Brazilo
Esperantio
Astrologio
Karuselo
Karuselo
(re)viziton
0 Comentários:
Postar um comentário
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial