Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

20 abril 2008

PRO MANKO DE KOMPRENO


ŜI VENU KUN SINCERO

Ne saman dialekton parolas mi kaj ŝi
kaj tial ni kverelas... Finiĝo sen konkludo!
Mi vivas en Brazilo, kaj ŝi en Holivudo,
ŝi amas iri tien, mi restas tie-ĉi!

Mi amas poezion, sed ŝi ĝin ne komprenas,
mensogas ŝi pri mi eĉ sen bazo, pro problemo,
dirante, ke poeto eûnukas en haremo,
aû diras, ke poeto amoron abomenas...

Ho, karaj geamikoj, la veron ŝi ne diras,
ne diras, ke mi amas profunde, kun pasio,
ke ŝi, pro ajna kaûzo aû forta emocio,
ripetas sensencaĵojn kaj daûre ŝi deliras.

Mi estas serioza, kvazaûa diamanto,
adoras mi la muzon en alta dimensio.
Ŝi venu kun sincero, kun nova melodio,
ne uzu dialekton... ekzistas Esperanto!

Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves

poeta@infolink.com.br
Je 20-a de Aprilo 2008
Rio de Janeiro

BRAZILO

2 Comentários:

  • Às 5:02 AM , Blogger Karesema disse...

    Unue mia kara...mi saŭdadas vin!
    Nu...mia kompetenta verkisto de nia amata lingvo Esperanto; viaj poemoj sonoras al miaj oreloj, kiel ondoj de la maro.

    Kisojn

     
  • Às 2:57 AM , Blogger montamaristo disse...

    Se vi gxin analizus, do tion vi komprenos,
    La ondoj de Georgo, science malsilentos.

     

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial