Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

30 outubro 2005

POEMO RESPONDE AL ADONIS SALIBA

POEMO RESPONDE
AL ADONIS  SALIBA
 
Jen ADONIS  ne estas pretérito (*)
samkiel ne JASON, akuzativo…
Mi, Fis´ojn-ano, estas ne bonito  (**)
(mi mars´as sur la tero dum la vivo!):
 
La laboron mi amas de ADONIS;
la valoron mi amas de c´i listo, (***)
traduklaboron li al mi proponis,
sed timas mi “farigi tradukisto”...
 
Poeto, poetac´o, vagabondo...
mi nur scias imiti versfaristojn!
mi almozas trankvilon “for de l´ mondo” (****)
kaj ne ofte eniras en la listojn.
 
Akceptas mi proponon pri la BLOGO:
BELega la ideo de Saliba.
Pri tio komencig´os dialogo (*****)
kaj mi gratulas pro l´ “afero triba”.
 
Temas pri “gepoeta tribo” (blogoj),
gratulinda laboro de la Ligo.
Vi, Adonis, la reg´ c´e l´ astrologoj,
valoras pro labora modernigo!
 
Mi ne kapalbas esti tradukisto.
Pensu: sendube estas mi poeto!
Dankegas mi por tuta la insisto.
Pri blogo: JES! Jen mia pardonpeto...
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
Rio, 16/Oktobro/2005

Klarigoj:
(*) Adonis Saliba, avo de LAURO ARTURO, estas ne preterito, ne IS, tamen AS kaj OS!
(**) Vortludo: BONITO (subst.) estas nomo de fis´o kaj portugale k en E-o
(***) Kompreneble temas pri VEKI.
(****) kaj “ Amikino en la rondo
           Kantas kanton pri l ` espero” (ZAMENHOF)
(******) Kiel devas mi komenci tiun blogon? Mi proponas, ke g´i komencig´u
per la poemo “ NASKIG´IS LAÛRO ARTURO ”. Mi ne memoras pri la naskig´dato lia.
Bv. informi pluskribi pri “via Leono ”.
Aparte mi sendos de la poemo la reviziitan tekston,
c´ar mi j´us konstatis, ke mankis verson rime al la vorto POSTULOS. Tiel mi s´ang´is la tutan verson kaj aldonis plian, kun la intenco solvi la aferon. Espereble tio plac´os al vi.
Do, ONI NE DIRU, KE MI NE SKRIBIS KAJ RIPETIS.
j´orj´i 

1 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial