Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

27 novembro 2005

Urbo Mirinda

URBO  MIRINDA
" Cidade Maravilhosa " (1)
Premiita dum karnavala konkurso en 1935.
Poste, la kanzono fariĝis himno de la urbo.
AŬTORO (2)
ANDRÉ FILHO 
(1906 ~ 1974)
 
Versio de Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
URBO MIRINDA
(kantebla)
 
Saluton, Urbo Mirinda,
nia bela trezor'
kreaĵo de la naturo
de Brazilo jen la kor'  (BIS)
 
Via vizaĝo estas ja Gŭanabara, (3)
la ornamaĵo plej kara,
ĉie kantadas popolo gastama,
Urbo Mirinda kaj fama !
Saluton, Urbo Mirinda
ktp (BIS)
 
Sambo kaj ĝojo, beleco kaj maro
Kristo sur ĉarma montaro , (4)
Rio vi estas lulino kultura,
urbo mirinde natura !
 
Saluto, Urbo Mirinda
ktp (BIS)
 
Klarigoj:
(1)  Portugalingva prononco: sidadi maraviljoza
(2) André Filho frue iĝis orfo. Edukita de avino, kiam li 8-jariĝis,
de Pascoale Gambardella  li eklernis muzikon .
(3) Nomo de bela golfeto, kie ekzistas pluraj insuletoj.
La plej granda k fama estas nomata Paketa' .
(4) Tiu montaro nomig'as Korkovado, sur kiu staras
unu el la simboloj de la urbo Rio de Janeiro.
La projekton de la monumento prilaboris
la inĝeniero Heitor da Silva Costa. La konstruado
daŭris 5 jaroj, kaj inaŭguro okazis je 12/Oktobro/1931.
La statuo estas 38 m alta, kaj staras sur monto je 710 m super marnivelo. .
Interne de la bazo ekzistas preĝejeto kaj
flanke de ĝi helikforma ŝtuparo atingas la statuan kapon.
Bela fervojeta vagonaro iras ĝis proksimeco de la belvedero.
Nuntempe  faciligas la vizitadon al tiu belvedero modernaj liftoj kaj eskalatoro.
Raporto de Georgo astroneves@infolink.com.br

Silenta Nokto kaj Sonorilado

SILENTA NOKTO
(originale “Silent Night” * en Brazilo “Noite Feliz”)
Nokto de pac’, nokto de am’,
harmonio tie ĉi,
sur la Tero feliĉo por ni,
ĉiulande mallumo ne plu,
brilas steloj en nokta blu,
nokto de paco kaj am’ !
Nokto de am’, nokto de pac’,
ne milito sur la Ter’
estu ĝojo kaj sana prosper’,
en la landoj, ĉielo kaj mar’
la Espero por la homar’,
nokto de amo kaj pac’ !

En Nederlando, ĝi nomiĝas "Stille Nacht".
Roel Haveman (tekstoj.nl) tradukis tion al "Paca Nokt'"
laŭ informo de Jorgos.

La "Silenta Nokto" (supra poemo)
estas versio de Jorge das Neves
(Georgo das Neves), kiu ne estas Jorgos.


SONORILADO
(originale “Jingle Bells”)
Sonoril’, sonoril’ de la nova jar’
kun esper’, kun prosper’ ĝojas la homar’ !
Sonoril’, sonoril’ ĉi sonoras ĝi,
kun prosper’, kun esper’ ĝi sonoras pli !
Ĝojas ĉies kor’
bondeziras ni
regas tie ĉi
parfumo de la flor’
vivu kun prosper’
harmoni’ kaj san’
ĉio sur la Ter’
homo kaj infan’ !
Jorge Das Neves
poeta@infolink.com.br

26 novembro 2005

Estu Bonvena / Seja Benvindo

ESTU BONVENA
Kanzono de afableco je 4 voĉoj
 
Muziko: H. Villa-Lobos * Teksto: Manuel Bandeira
Versio: Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
Amiko, estu bonvena !
La domo vias, restadu viaplaĉe,
Vi ne petas, vi ordonas
Ja por vi ĉio plej bona de mi
Kaj plie la Dia Graco...
Amiko, estu bonvena !
 
ORIGINALA TEKSTO
 
Amigo, seja benvindo !
A casa é sua, não faça cerimônia,
Vá pedindo, vá mandando
Seja seu tudo o que tenho de meu
E mais a Divina Graça...
Amigo, seja benvindo !
 
 Fotoj:
 
Heitor VILLA-LOBOS ( 1887 / 1959 )
 
MANUEL BANDEIRA (1886 / 1968 )

01 novembro 2005

Al mia eterna amo...

 
M A R I L E N A  
* a k r o s t i k o *
 
M ia amo eterna apartenas
A l vi, ho! kara, ho! dolĉa edzino
R eala forto, kiu min katenas
I nspiras kaj impulsas al senfino...
L iriko, epopeo, rimoariĉo
E stas vi la poemo amoplena
N uancoj, mia ĝojo kaj feliĉo
A mata mia muzo M A R I L E N A !
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves *
poeta@infolink.com.br

Al kara majstro Pastorino



FINIS CORONAT OPUS *

Al memoro de
Prof. Carlos Torres Pastorino **


En lingvo Esperanto, perfekta, harmonia,
okazas aŭtomate la verso kaj la rimo,
verkado de poemo kun forto poezia,
inspiro spontanee naskita el animo.


La vervo ĉiutaga min prenas en la lito,
ĉetable, sub la duŝo, surstrate, en la tramo,
surstrande, sur la placo... Ĝi venas sen invito,
permesas Zamenhof, la majstro, la dinamo.


Naskiĝas el la cerbo la rimoj, la kadenco.
Invadas mian menson imagoj ne pensitaj
kaj ŝajnas, ke ĝentile min prenas la potenco
de belaj dimensioj, beletraj, infinitaj...


Mi prenas la paperon aŭ ŝaltas komputilon,
ekestas la verkado, favoras la momento,
naskiĝas novaj strofoj kaj sentas mi la stilon
de mia propra vervo, de mia sentimento.


Finiĝas la poemo!... Finfine la titolon
elektas la poeto, la patro! Jen la filo
eniras en la mondon, ĉar perdis la kontrolon
l´aŭtoro mem... La filo ne restas en Brazilo!

Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br

LAURO ARTURO, nepo de Adonis

NASKIĜIS LAŬRO ARTURO
Filo de Priscilla kaj nepo de Adonis Saliba
 
Kiam naskiĝas nepo aŭ nepino,
Plivastiĝas la vojoj de l' Destino:
la geavoj, gepatroj, familio
iras antaŭen, refariĝas ĉio,
ĝojas familianoj, amikaro,
oni klopodas trovi en bazaro
ion taŭgan por bebo ĵusnaskita.
LAŬRO ARTURO ja fariĝis mita:
naskiĝis en VITORJA(*), bela VENKO,
kaj baldaŭ li stariĝos sur la benko,
postulos oron, kvaliton kaj kvanton,
debute li ekmastros Esperanton
per argumentoj fortaj kaj rekono...
Astrologio diras, ke Leono
(lia signo) indikas "Laŭro reĝas!"
Kion faras subuloj?!... Ili preĝas!
Preĝas la tuta familio, aŭdas
lian voĉon, komprenas kaj aplaŭdas,
ĉar leonano havas dinamikon,
kapablas tuj protekti la amikon,
ĉar vere donacema. Kiel reĝo,
imperiestra estas lia leĝo... 
Gratulon al la tuta familio
: gravas Leono en Esperantio!
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
 
(*) “ Vitorja ” temas pri elparolo de “VITÓRIA” nomo de brazila urbo, kie naskiĝis Laŭro Arturo. Tiu nomo signifas VENKO.

Por L L Zamenhof

 
ESPERANTO ETERNAS                                           

Omaĝe al D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof
Kun la tempo ŝanĝiĝas la aferoj
kaj pro tio la vivo estas bela:
ŝanĝiĝas ĉio, veroj kaj misteroj,
eĉ historio foje tre fidela....
 
En la homoj ŝanĝiĝas vivmodeloj,
en virinoj koloro de hararo,
en l’ universo brilo de la steloj,
ŝanĝiĝas sablomontoj en Saharo!
 
Sed kial ne ŝanĝiĝas Esperanto?!
Multaj homoj deziris fari tion,
tamen ĝi estas forta diamanto
kaj ne perdas la helan dimension.
 
Ĉapelitaj literoj, gramatiko,
la frazkonstruo, ritmo, sonoro...
neniel venkas tion la kritiko
: restas eterna nia Lingva Floro!
 
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br