Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

01 novembro 2005

Al kara majstro Pastorino



FINIS CORONAT OPUS *

Al memoro de
Prof. Carlos Torres Pastorino **


En lingvo Esperanto, perfekta, harmonia,
okazas aŭtomate la verso kaj la rimo,
verkado de poemo kun forto poezia,
inspiro spontanee naskita el animo.


La vervo ĉiutaga min prenas en la lito,
ĉetable, sub la duŝo, surstrate, en la tramo,
surstrande, sur la placo... Ĝi venas sen invito,
permesas Zamenhof, la majstro, la dinamo.


Naskiĝas el la cerbo la rimoj, la kadenco.
Invadas mian menson imagoj ne pensitaj
kaj ŝajnas, ke ĝentile min prenas la potenco
de belaj dimensioj, beletraj, infinitaj...


Mi prenas la paperon aŭ ŝaltas komputilon,
ekestas la verkado, favoras la momento,
naskiĝas novaj strofoj kaj sentas mi la stilon
de mia propra vervo, de mia sentimento.


Finiĝas la poemo!... Finfine la titolon
elektas la poeto, la patro! Jen la filo
eniras en la mondon, ĉar perdis la kontrolon
l´aŭtoro mem... La filo ne restas en Brazilo!

Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial