Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

31 maio 2007

Dependas de la Luno la ritmo de la vivo <> Depende da Lua o ritmo da vida.


Originalo en Esperanto kun didaktika traduko de la autoro mem
Original em Esperanto com tradução didática do próprio autor

Luno simbola
Lua simbólica

La Luno estas ino, patrina dimensio, A Lua é mulher, maternal dimensão,
vidpunkto de patrino interne de la viro. ponto-de-vista de mulher dentro do homem.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio, Ela é nosso âmago, a básica família,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro. a porta do lar, afechadura e dobradiça.

Dependas de la Luno la ritmo de la vivo, Depende da Lua o ritmo da vida,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo. ela mede o tempo necessário para o parto.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo, Rege as marés, orienta o cultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo... refere-se à nutrição, aos seios, à boca...

Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro, Ela morre e nasce, é a memória,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro, reflexo, teoria, a água sobre o fogo,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro; as lágrimas, a emoção, libido e pudor;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro. é a menstrua~ção, a dívida, o salário.

La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago, A Lua é noite; pode ser o dia,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo. pois o sonho da noite, de manhã é devaneio
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago : é a suposição, o véu, a imagem
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo... representa as promessas, o cumprimento, o receber...

La Luno estas ino, patrina dimensio, A Lua é mulher, maternal dimensão,
vidpunkto de patrino interne de la viro. ponto-de-vista de mulher dentro do homem.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio, Ela é nosso âmago, a básica família,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro. a porta do lar, a fechadura e a dobradiça.


LUNO SIMBOLA
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.

Dependas de la Luno la ritmo de la vivo,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo...

Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro.

La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo.
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo...

La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro
.
JORGE DAS NEVES

kaRIOka

Bildo<> Imagem http://www.rosanevolpatto.trd.br/cauaiua.html


0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial