Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

01 março 2006

Soneto de Cindra Merkredo

SONETO DE CINDRA MERKREDO

Cindra merkredo... Gaje finiĝas karnavalo,
estingiĝas la fajro, l´ amuzo, l´ eŭforio.
Maskita, mi preferis la valson... Venecio!
Ho, etoso, monriĉo, gondoloj en kanalo!

Bele maskita damo, kaŝita sub vualo,
dum tuta nokto valsis kun mi. Ho, fantazio!
Ŝi mem estas grafino kaj venis el Aŭstrio.
Gastis ŝi en ĉi urbo intence al la balo.

Maskobalo, mistero de vangoj kaj de voĉoj!
Ĉu mensogoj? ... Ne gravas. Ne plendoj, ne riproĉoj.
Simile al alzano, mi estis sen la lonĝo.

Mi valsis, amuziĝis, amoris sur fotelo…
Matenas, jam tagmezas, mi dormis en hotelo.
Kaj la grafino?!... Vekiĝis mi de sonĝo.

Jorge das Neves * Georgo das Neves

Energio

ENERGIO
 
En alfabeta ordo, speciale al
ADONIS SALIBA kaj RENATO CORSETTI
por ties tre amikeca mesaĝo pere de VEKI.
 

Ĉio estas Energio
kaj de ni dependas tio,
ke ĝi estu de Prospero,
de Feliĉo kaj de Sano.
En ni brilu ĉi slogano,
sen timemo, sen danĝero.
 
Ĉiaj muroj, ĉiuj seĝoj,
la promesoj kaj la leĝoj,
la sciencoj, l´ industrio,
la naturo kaj la homoj,
la pensoj, la idiomoj,
ĉio estas Energio.
 
Per la vorto, per parolo,
komenciĝas la kontrolo
pri l´ aferoj ĉiutagaj.
Pensu firme, sen dilemoj,
malaperos la problemoj,
la suferoj, timoj svagaj.
 
Estu firmaj niaj vortoj!
Ili estas la pasportoj
por ekvenki ĉiajn barojn.
Korsalutu la pasanton,
ĉiun nanon aû giganton,
geamikojn kaj najbarojn.
 
Estu tempo ne perdita,
ne agado parazita,
sen elano, emocio...
Estu forta nia vivo
kun komforto kaj kreivo
: ĉio estas Energio.
 
Ĉio estas Energio
kaj de ni dependas tio,
ke ĝi estu de Prospero,
de Feliĉo kaj de Sano.
En ni brilu ĉi slogano,
sen timemo, sen danĝero.
 
Plifoje el Gramado (RS), 27/Feb/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br