Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

01 março 2006

Soneto de Cindra Merkredo

SONETO DE CINDRA MERKREDO

Cindra merkredo... Gaje finiĝas karnavalo,
estingiĝas la fajro, l´ amuzo, l´ eŭforio.
Maskita, mi preferis la valson... Venecio!
Ho, etoso, monriĉo, gondoloj en kanalo!

Bele maskita damo, kaŝita sub vualo,
dum tuta nokto valsis kun mi. Ho, fantazio!
Ŝi mem estas grafino kaj venis el Aŭstrio.
Gastis ŝi en ĉi urbo intence al la balo.

Maskobalo, mistero de vangoj kaj de voĉoj!
Ĉu mensogoj? ... Ne gravas. Ne plendoj, ne riproĉoj.
Simile al alzano, mi estis sen la lonĝo.

Mi valsis, amuziĝis, amoris sur fotelo…
Matenas, jam tagmezas, mi dormis en hotelo.
Kaj la grafino?!... Vekiĝis mi de sonĝo.

Jorge das Neves * Georgo das Neves

2 Comentários:

  • Às 8:27 PM , Blogger Karesema disse...

    Saluton de la gaŭĉa urbo!
    Mia karega poeto, kiel vi fartas?
    Ĉu ĉio enordo?
    Mi gratulas Vin pro la belega blogo. Eĉ mi rabis de ĝi kelkajn bildojn, hehehe!Ĉu vi rajtigas al mi fari tion?
    Karesema!

     
  • Às 11:17 AM , Blogger Poemas de Amor e Graça disse...

    Pro erara formato kaj manko de "didaktika traduko helpe al komencantoj" Georgo mem republikigos dulingve la soneton.
    Jorge * Georgo das Neves

     

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial