Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

27 fevereiro 2006

Soneto Datrevena

Gekaraj miaj,
Jen hodiaŭ,  la 25an de Februaro mi fariĝas 74-jarulo, aŭ pli korekte, 47-a
jara!!!
Someras en Brazilo, tamen  en la kampadejo tie-ĉi en Gramado kvazaŭ vintras.
Tuj matene (parodie al Roberto Karlos) mi denove kantetis refrenon de mia
versio:
 
“ Ja volas mi ke vi (Só quero que você
ne vintru dum somero (me aqueça nesse inverno
Esperanto venkas sur la Tero!.” (e que tudo mais vá pr´o inferno!)
Ne volas mi paroli pri “infero”...
 
Kiam mi kantas la version, kun tiu modifita refrano,
kaj miakore kaj miamense, aŭtomate nuliĝas la stulteco
flanke de tiuj, kiuj vortas, ke “Esperanto mortis aŭ ne funkcias”.
 
Gekaraj miaj, ne suferu pro la paroloj kontraŭ nia ekumena idiomo.
Kantu, kantu, kantu kaj preĝu rekte en Esperanto, almenaŭ tuj post ellitiĝo.
“ Agordu la bruston
ho, mia fratar’!”
Baldaŭ komenciĝos  k a r na v a l o.
Estu ĝoja eĉ se ĝi ne plaĉas al vi.
Kun elkora saluto, ĝis relego aŭ ĝis revido.
 
Kun danko al ĉiuj, kiuj jam memorfestis
(skribe aŭ pertelefone) pri mia "glora dato".
 
 
SONETO DATREVENA
 
Jam naŭas kaj duonas... en ĝardeno
emerito ne pensas pri laboro.
Matenas kaj agrablas la promeno
sen horloĝo, montriloj de la horo.
 
Jen naskiĝas soneto kiel beno.
Nova poemo ekas kiel floro
kaj ka blanka koloro de jasmeno
kompletigas felic´on en la koro.
 
Datrevenas Georgo, la poeto.
Lin salutes kolibra pirueto
kaj lin kisas la muzo, l' amatino.
 
Ho, Georgo, en vi pluas infano!
Vi havas eternecon ĉe la mano,
restu tia, sen horo, sen rutino…
 
Gramado (RS), 25/Feb/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
 

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial