Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

02 junho 2009

KIE SYLLA CHAVES ?


SYLLA CHAVES

DEĴORAS EN OLIMPO
Poetoj ne forpasas. Poezio ne putras,

kiel putras ja kompoto...

Daŭras SYLLA en la Akademio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto.

Samideano klera, patrioto

kara majstro pri vorto, gramatiko

la lasta opinio pri radiko

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Ne manku tie-ĉi sincera noto:

"vortaristo en plena evoluo

en la Movado restas li guruo"

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Admiralo de nia Verda Floto

pro merito kaj laŭ reputacio

en la praktiko kaj en teorio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Li venkas, ne necesas la baloto,

en la listo li estas mem la kapo,

ne sacerdoto, tamen nia papo

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto

Poetoj ne forpasas! Poezio

ne putras, kiel putras ja kompoto...

Daŭras SYLLA en la Akademio

: SYLLA CHAVES: poeto, poligloto


JO®GE DAS NEVES

poeta@infolink.com.br
http://jorgedasneves.com
SYLLA CHAVES
ek de la 31/maio/2009
deĵoras
en OLIMPO.